Roberto
@Solidareco
Financa subteno por la Esperanto-laboro de Maritza Gutiérrez
Descrição
Roberto Poort kolektas financajn donacojn, nome de Maritza Gutiérrez, redaktorino de Radio Havano Kubo:
Karaj geaŭskultantoj,
La esperanto-redakcio de Radio Havano Kubo dum trideko da jaroj oferas servojn al la esperanto-komunumo. Kvankam ni estas parto de la lingvo-familio, kiu oficiale dissendas el Kubo, nia laboro kaj uzo de diversaj teknikiloj kaj aparatoj multe dependas de niaj propraj klopodoj. La financa ebleco de la elsendejo estas tre limigita, kaj ankaŭ havas prioritatojn. Tial nia Esperanto-fako ĉiam estis prizorgata de ni mem, esperantistoj. De antaŭ kelkaj jaroj mi starigis projekton por kompili kaj savgardi nian riĉan plurjardekan sonarkivon. Danke al tio siatempe mi ricevis subtenon de kelkaj italaj esperantistoj(2006-2007). La tempo pasis kaj niaj iloj bezonas renovigon kaj riparadon, (akiri malmolan diskon, sonregistrilon,ktp).
En la lastaj du jaroj, la pandemio ankaŭ multe limigis miajn kontaktojn kun Esperantujo kaj geamikoj, kiuj iom kontribuis dum miaj ĉeestoj. En aliaj pli bonaj momentoj ankaŭ nia landa asocio iel subtenis nin finance por tiuj ĉi celoj, sed la nuna krizo ankaŭ limigis tiun ĉi eblecon.
En tiuj ĉi cirkonstancoj, ni alvokas radioamantojn kaj geamikojn laŭeble kontribui al nia projekto restarigi niajn teknikaĵojn por savgardi nian laboron pro ties kultura valoro. Se vi bonvolas kontribui monsumon, mi ege dankos nome de nia eta teamo.
Amike
Maritza Gutiérrez La redaktorino
Histórico
Solidareco entrou há 5 anos.